La Kristnasko en la montaroj.

Decembro 25, 2010

Antau jaroj mi komencis (sed ne finis) traduki tiun chi romanon de Ignacio Manuel Altamirano. Mi esperas ke ghi plachos al vi.

 

La kristnasko en la montaroj.

 

I.

La suno jam kaŝiĝis; kaj la nebuloj supreniris el la profunda sino de la valoj; momente, ili haltadis inter la mallumaj arbaroj kaj la nigraj gorĝoj de la kordilero, kiel giganta grego; poste antaŭeniris rapide la pintoj; impone disiĝis el la akvaj pintoj de la abioj kaj iradis laste por envolvi la superban frunton de la rokoj, titanaj gardistoj de la montaroj kiuj tie defiis dum miloj da jarcentoj, la tempestojn de la ĉielo kaj la skuojn de la tero.

La lastaj radioj de la okcidenta suno franĝigis ore kaj purpure ĉi tiujn grandegajn turbanojn nebulformitajn; ŝajnigis bruligi la nubojn ariĝintajn en la horizonto, scintiladis malforte en la trankvilaj akvoj de la fora lago, tremadis je la retiriĝo el la ebenaĵoj jam ombrumitaj kaj malaperadis post lumigi last-karese la malluman kreston de tiu porfiro-ondo.

La lastaj murmuroj de la tago ĉie aŭguradis la baldaŭan silenton. Fore, en la valoj, en la montodeklivoj, je la bordo de la riveretoj, ripozadis kviete kaj silente la bovinoj; la cervoj iris inter la arboj kvazaŭ ombroj, serĉante siajn kaŝitajn rifuĝejojn; la birdoj jam ekkantis siajn vesperhimnojn, kaj ripozis en siaj branĉolitoj; en la kampoj ekbrulis la vigla ĝojfajro de pino, kaj la glacia vintra vento ekagitiĝis inter la folioj.

 

II.

La nokto proksimiĝis trankvila kaj bela: estis la 24-an de decembro, tio estas, baldaŭ la nokto de Kristnasko kovros nian hemisferon per sia sanktega ombro kaj vigligos la kristanajn popolojn per siaj intimaj ĝojoj. Kiu, naskinte kristana, kaj aŭdinte renovigi ĉiujare, en sia infaneco, la poezia legendo de la naskiĝo de Jesuo, ne sentas en tia nokto vigliĝi la plej teneraj memoroj de la unuaj tagoj de la vivo?

Mi, ve al mi!, ekpensante ke mi estis, en ĉi tiu solena tago, meze de la silento de tiuj majestaj arbaroj, eĉ antaŭ la grandioza spektaklo prezentita al miaj okuloj absorbante miajn sensorganojn ravitaj antaŭ nelonge per la miro kaŭzita de la sublimo de la naturo, ne povis ne ĉesigi mian doloran meditadon, kaj enpensiĝante religie elvokis ĉiujn dolĉajn kaj amemajn memorojn de miaj junaj jaroj. Ili vekiĝis gajaj kiel tumulta abelaro kaj transportis min al aliaj tempoj, al aliaj lokoj; jen al la sino de mia humila familio; jen al la centro de multhomaj urboj, kie amo, amikeco kaj plezuro en ĝuoplena koncerto ĉiam igis agrabla por mia koro tiun benitan nokton.

Mi memoris mian vilaĝon, mian amatan vilaĝon, kies gajaj loĝantoj festis vete per dancoj, kantoj kaj modestaj bankedoj la Bona Nokto-n. ŝajnis al mi vidi tiujn malriĉajn domojn ornamitaj per siaj betlehemoj kaj vigligitaj per la ĝojo de la familio; mi memoradis la etan preĝejon lumigita, kun la bela betlehemo kurioze starigita en la ĉefaltaro, videbla de la portalo, al mi ŝajnis aŭdi la harmoniajn sonoril-tintojn resonante en la duondetruita sonorilturo, vokante la parokanojn al la noktomezalo, kaj eĉ aŭskultadis, kun la koro emocie tremanta, la dolĉan voĉon de mia povra kaj virta patro, urĝante min kaj miajn fratojn pretigi sin rapide por iri akurate al la preĝejo; kaj eĉ sentis la manon de mia bona kaj sankta patrino preni la mian por konduki min al la diservo.

Poste ŝajnis al mi alveni, eniri tra la homamaso kiu hastadis al la humila navo, atingi la presbiterejon kaj genuiĝi admirante la belecon de la bildoj, la vestiblon kovrita per la prujno, la ridetantan mienon de la paŝtistoj, la imponan lukson de la Tri Reĝoj kaj la grandiozan iluminadon de la altaro. Mi enspiris plezure la freŝan kaj bongustan aromon de la pinobranĉoj, kaj de la fojno enretiĝita en ili, kiu kovris la balustradon de la presbiterejo kaj kaŝis la piedon de la kandelegoj. Poste mi vidis aperi la pastron vestita per sia brodita albo, kun sia brokita kazulo kaj sekvata de la akolitoj, ruĝvestitaj kaj kun blankegaj surplisoj.

Kaj poste, je la voĉo de la celebranto, kiu leviĝis sonore el la fervoraj murmuroj de la ĉeestantoj, kiam eksupreniris la unuaj kolonoj de incenso, de tiu incenso prenita el la belegaj arboj ĉe miaj XXXXXXXX arbaroj, kaj kiu portis al mi per sia parfumo, ion kvazaŭ la parfumo de mia infaneco, ankoraŭ resonis en miaj oreloj la gajegaj popolaj kanzonoj per kiu la harpistoj, mandolinistoj kaj flutistoj, salutis la naskon de la Savanto. La Gloria in excelsis, tiu kantiko kiun la kristana religio supozas kantita de anĝeloj kaj infanoj, akompanata de gajaj sonorilsonoj, de la bruo de la petardoj kaj de la freŝa voĉo de la ĥorknaboj, ŝajnis transporti min rave al la flanko de mia patrino, kiu ploradis emocie, de miaj malgrandaj fratoj, kiuj ridadis, kaj de mia patro, kies severa kaj malgaja mieno ŝajnis lumigita per la religia pieco.

 

III.

Kaj post tiu momento en kiu dediĉis mian animon al la absoluta kulto de miaj infanmemoroj, per malrapida kaj malfacila ŝanĝo mi translokiĝis al Meksikurbo, la deponejo de multaj impresoj de mia juneco.

Tiu estis varia bildo. Jam ne plu la familio; mi troviĝis inter stranguloj, sed amikoj: la bela junulino pro kiu mian koron enamiĝintan mi sentis bati unuafoje, la afabla kaj bona familio kiu provis per sia amo mildigi la malĉeeston de la mia.

La XXXXXXX kun siaj senmalicaj plezuroj kaj kun sia monduma kaj bruega pieco; la Kristnaska noktomanĝo kun siaj tradiciaj pladoj kaj siaj bongustaj frandaĵoj; estis Meksikurbo, fine, kun sia kantema kaj entuziasmigita popolo, kiu tiun nokton svarme multiĝas tra la strato XXXXXXX; kun sia ĉefa placo plena de sukeraĵo-budoj; kun siaj brilegaj arkaroj; kun siaj francaj konfitejoj, kiu montras en la gase-iluminitaj fenestroj, mondon de ludiloj kaj preciosaj konfitaĵoj; estis la luksegaj palacoj elverŝante tra la fenestroj torentoj de lumo kaj harmonio. Estis festo kiu ankoraŭ kapturnigis min.

IV.

Sed je la reveno de tiu ĉarma memora mondo al la realo ĉirkaŭanta min, trista sento ekposedis min. Ve, mi repasis mense tiujn belajn bildojn de la infaneco kaj la juneco, sed tiu lasta iris for de mi rapidpaŝe, kaj la daŭro de sia poezia adiaŭo amarigis mian nunan situacion.

Kie mi troviĝis? Kio mi estis tiam? Kien mi iris? Kaj angorsuspiro respondis al ĉiu demando, lasante la bridojn de mia ĉevalo, kiu daŭrigis malrapide sian vojon.

Do mi troviĝis perdita meze de tiu oceano de solecaj kaj sovaĝaj montaroj; mi estis proskribito, viktimo de la politikaj pasioj, kaj eble postkurante la morton kiun la partianoj dum civila milito tiel facile dekretas al siaj malamikoj.

Tiun tagon mi trairis mallarĝan kaj malebenan vojeton, flankita per grandegaj abismoj kaj kolosaj arbaroj, kies ombro jam baris la malfortan krepuskan lumon. Oni diris min ke mia vojaĝo finos en malgranda vilaĝo de gastemaj kaj malriĉaj montaranoj kiu vivis de la terkulturo, kaj ĝuadis relativan bonstaton danke al sia foresto de la tumultaj urboj, kaj al la boneco de siaj patriarkaj kutimoj.

Mi imagis min proksime de la loko tiel dezirita, post tago de laciga irado; la vojeto faciliĝis, kvazaŭ subirante milde al la fundo de unu el la gorĝoj de la montoĉeno, kiu ŝajnis favoran valon, laŭ la lokoj kiujn mi ekdistingis: la riveretojn kiujn mi trairis; la kabanojn de paŝtistoj kaj de bovistoj je la flanko de la vojo; kaj, fine, tiu unika aspekto kiun ĉiu vojaĝanto rimarkas eĉ tra la ombroj de la nokto.

Io anoncis min ke baldaŭ mi troviĝos milde ŝirmita sub la tegmento de iu gastama kabano, varmigante miajn membrojn, frostigitaj de la monta aero, je la amo de protektanta fajro, kaj regalita de tiuj maldelikataj sed simplaj kaj bonaj homoj, al kies virto mi ŝuldis, jam de antaŭe, malforgesindaj servoj.

Mia servisto, malnova soldato, kaj sekve kutimiĝita je la longaj iradoj kaj je la enuo de la solecoj, provis sin distri dum la tago, jen paŝĉasante, jen kantante kaj ne malmultaj fojoj parolante sola, kvazaŭ elvokante la fantomoj de siaj kamaradoj de la regimento.

Tiam li antaŭeniris iomete por esplori la terenon kaj, precipe, por lasi min tute libera al miaj malgajaj pensoj.

Subite mi vidis lin reveni galope, kvazaŭ alportante eksterordinaran novaĵon.

- Kio do, González ? – mi demandis lin.

- Nenio, kapitano,

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.