Fratino, plorigu min…

Januaro 27, 2010

Fratino, plorigu min…

Fuensanta:

donu al mi ĉiujn larmojn el la maro.

Miaj okuloj estas sekaj kaj mi suferas

je senlimaj deziroj plori.

Mi ne scias se mi tristas pro la animo

de miaj fidelaj mortintoj

aŭ ĉar niaj mornaj koroj

neniam estos kunigitaj.

Plorigu min, fratino,

kaj la kristana pieco

de via senkudra mantelo

sekigu la larmojn per kiuj mi ploros.

Fuensanta:

Ĉu vi konas la maron?

Oni diras ke ĝi estas malpli granda

kaj malpli profunda ol la doloro.

Mi eĉ ne scias kial mi ploremas:

eble pro la kaŝita doloro

eble pro mia senfina soifo je amo.

Fratino:

donu al mi ĉiujn larmojn el la maro.

Ramón López Velarde.

HOROJ DE JUNIO

Mi revenas al vi, solec’, akvo malplena,

akvo el miaj imagoj, tiom morta,

nubo el miaj vortoj, tiom dezerta,

nokto de la neeldirebla poezi’.

Pro vi la sama sango – via kaj mia-

rapidas al nenies animo ĉiam aperta.

Pro vi l’ angoro estas ombro de la pordo

kiu ne malfermiĝas nek nokte nek tage.

Daŭrigas la infanec’ en via karcer’, kaj la ludo

alterniganta mortojn kaj resurekciojn

vivas blinde de imag’ en imag’.

Blekas la vento, la suno kaj la vojaĝa mar’.

Miajn proprajn korojn mi manĝegas

kaj per la okuloj de l’ pejzaĝo ludas.

La voĉon al mi donis Junio,la mutan

muzikon por silentigi senton.

Nun Junio forportas kvazaŭ vento

la esperon plej dolĉa kaj vastega.

Mi eltiris el mia voĉo la puran rozon,

unika eterna rozo de l’ momento.

Amo ĝin ne prenis, ĝin forportis vento

kaj senutile ĝojiĝis la animo.

Unu jaro post la morto la fruktoj de mia

voĉo diris tiom ĉiutage

kaj tiom silente, ke dum kelkaj tagoj

vivis je la ombro de tiu kanto.

(Ĉi tie la voĉ’ rompiĝas kaj la timego

pro tiom da soleco plenigas la tagojn.)

Antaŭ jaro, Junio, vi nin vidis,

nekonatoj, kune, nur momente.

Alportu min al tiu momento diamanta

kiun vi post jaro igis tristan perlon.

La nokton mi pasigos ĉe la ĉielo

por la nubon elekti, la unuan

nubon eliranta el sonĝo, el ĉielo,

el maro, el penso, el la horo,

el la unika horo min atendanta.

Nubo de miaj vortoj, protekanta !

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.