Vi mortos fore. José Emilio Pacheco.

Vi mortos fore.

Vi mortos fore. Mi portas kun mi la tero kaj la morto.

QUEVEDO/SENEKO

POR FERNANDO BENÍTEZ
POR NOÉ JITRIK

TESALONIKO

Per la ringa kaj montra fingroj malfermetas la metalan persienon: en la parko kie estas puto kovrita de turo masonaĵfarita, la sama homo de hieraŭ sidas sur la sama benko legante la saman sekcion, “La oportuna avizo”, de la sama ĵurnalo: La Universala. Ludas futbalon kelkaj infanoj. La parkzorgisto babilas kun balaisto. Tuto odoras je vinagro. En iu domo de la vico kiu mo povus vidi inter la persienoj estas vinagrofabriko. Ne estas la najbarejo de simetriaj apartamentoj nek la vilao de blankaj brikoj konstruita antaŭ sesdek jaroj, kiam la tereno en kiu estas la turforma puto, la homo kiu legas sidanta sur benko kaj kiu lin gardas malantaŭ la persieno ete malfermita, estis la kvartalo de unu vilaĝo kiun la urbo asimilis.
Ankaŭ ne povas esti la konstruaĵo starigita je 1950 kiu grupigas la vendejon, la feraĵvendejon, la frizistejon, la malkara kuirejo. Eble mo ne povas sin distri per la divenaĵo. Tamen ne temas pri ludo: sed enigmo kiu preokupigas lin ekde sia alveno al la dua etaĝo de la dombieno de sia fratino (dato de konstruado: 1939. Interna korto sen plantoj de neniu speco. Spirala 015Dtuparo. Teraso premita inter la novaj konstruaĵoj. Ĉambro kiu devis esti por servantoj kvankam tie vivas mo kiu nun gvatas viron sidantan sur benko legantan ” La oportuna avizo-n” de La Universala.)
Ni insistu: la divenaĵo ne estas ludo: temas pri enigmo kiu komencis je tagmezo de 1946 aŭ 1947, kiam subirante taksion mo sentis en la parko la vinagrodoron. Sed eble mo provas solvi alian problemon: Ĉu la homo sidanta sur la parkobenko estas persekutanto? Se li ne estus tia mo restus absolvita. Ĉu li estas do viktimo de paranojo kiun pliakrigas la enfermo apenaŭ rompita okaze de iuj vojaĝoj interrompitaj – oni devas tion diri – en la unuaj monatoj de 1960 ?
Se ankoraŭ en lia deliro daŭras la klarpenseco, la inkvizitora spirito, la kapableco dedukti, la fido je sia propra forto, kiuj karakterizis, por malfeliĉo nia, la mo-n kiun ni ĉiuj konis, li devas fari al si mem la sekvantajn pripensojn kies memevidenteco justiĝas konsiderante la situacion deskribitan je la komenco. Akceptante sen konsenti ke la homo ne estas persekutanto kial li estas tie je fiksitaj horoj, agas ĉiam same kaj retiriĝas kiam mallumiĝas? * Oni ne povas nei ke se la homo gardus mo-n li ne agus tiel infane kaj literature. Do:
[a] Li estas kvalifita laboristo kiun la aŭtomatigo senlaborigis. Estas por li malfacile trovi alian laboron ĉar sia lerteco en difinita fako, sia longa specialiĝo, sia majstreco, garantias lian malsperton por aliaj industriaj subfakoj.
Pro kion oblikve oni povas rimarki en la vidkampo kreita pere de du lamenoj preskaŭ nevideble apartitaj danke al la levilagado kiun efektivigas la fingroj ringa kaj montra, la viro ne estas malpli ol kvindek jarojn aĝa: tio klarigas sian kuraĝon repasante la ofertojn, petskribojn, perminaciojn de la sekcio en litero de ok punktoj:
Kompanio de solida prestiĝo postulas virojn aĝaj je 20 ĝis 25 jarojn . . . Ni bezonas mekanikistojn kun konoj pri elektro por maŝinaro de kemiaj procesoj . 20 ĝis 35 . . . Hotelista entrepreno postulas estron de personaro kiun parolu la anglan . . . Junaj knaboj, bone vestitaj, montrantaj sian sperton por kafejo . . . Vendistoj por vendi ĉiuporde noblajn varojn. Bona procento . . . Vojaĝanta agento, scipovu la anglan, tre bone vestita, 24 ĝis 30 jaraĝa . . .
Kaj li lasas sin porti de la legado de aliaj anoncoj senrilataj al liaj urĝoj : Farben de Meksikio. Insektomortigaĵoj, ratomortigaĵoj, fumizantoj. Germana tekniko, tuja agado. Ni havas la adekvatan grandecon por viaj bezonoj . . . Ernesto Domínguez Puga, detektivo. Konfidencaj enketoj, gardado, lokalizado, solventeco, raboj, konduto personoj. Seriozeco, efikeco, rapideco, honesteco, tuta diskrecio. Konsultu min vian problemon. Malaltaj prezoj, registara permeso . . . Joĉjo: revenu. Panjo tre malsana foresto via. Ŝi pardonis tuton al vi . . . Lernu konduki . Geinstruistoj . . . Atractive young American couple, recently arrived, wi015D to correspond and meet with couples and ladies who would like to get a little more out of life. Own home and very discreet. Photo and phone appreciated . . . Hundetino cocker perdita merkredo kolonio Juárez. Respondas al “Sultana” . . . Urĝe pro foriro ĉefurbon malmuntis elegantan domegon malkarvendante miajn meblojn preskaŭ novaj . . . Reva apartamentaro. Intima. Por tiuj kiuj scipovas bone vivi . . .
La barilo de la kvardekaj. La fazo de la ekonomia ekXXXXX. La akumulado de la kapitalo. La malhumaneco de la sistemo. La kvincent mil aŭ pli junuloj kiuj ĉiujare alvenas postulante laboron. La dependenco. La subevoluo. La saturo de la merkato. La riĉigo de la riĉaj. La paŭperigo de la malriĉaj. La barilo de la kvardekaj. Kaj tiu ĉi viro estas farinta cent petskribojn kaj ricevinta nur dek unu respondojn – ĉiuj neaj. Nokte li kondukas la taksion de amiko kaj per la duono de kion antaŭe li gajnis malebligas la morton pro malsano de sia familio. Li lasis en la entrepreno sian junecon kaj sian plej bonan strebon. Rekompenco : horoj de senfina legado sub poplo sategita de enskriboj je dekkvar aŭ dekkvin metrojn de la puto.
En la viro, antaŭe serena, aperas nun tikoj, movoj de bedaŭro aŭ senkonscia protektado. Unu tagon, malfermante la okulojn, li ne plu junas. Kaj tie li estas: kondamnita pasigi antaŭ mo la tutajn tagojn de la tutaj jaroj lin restantaj de vivo, sidi sur la sama benko de la parko odoranta je vinagro, la sama sekcio de La Universala en la manoj; por ke mo lin sentu kaj rigardu kvazaŭ persekutanto – lin tiel fremda al la historio de mo – kaj distru sian senokupecon, sian enfermadon, sian timon, per deduktoj jam ne brilaj nek originalaj, inspiritaj per la legado de la ĵurnaloj kiuj amasiĝas en lia ĉambro antaŭ nutri, humidigitaj per hejtforna petrolo, la antikvan varmigilon situata malkomforte sub la libera ĉielo, sur la duonteraso de rektangulaj ŝtonplatoj kien falas la folioj de la pinoj kaj en kelkaj monatoj tiuj tortureblaj vermoj kiujn la infanoj nomas “skurĝantoj” kaj kiujn mo, nostalgie, unue vivisekcias per razilo kaj poste platigas, * aŭ forĵetas al la kaldrono. En ĝi la vermoj elvokas, brilantaj kaj preskaŭ precipitantaj tra la kradeto, inter la cindro ankoraŭ makulita de fajro, la katolikan imagaron de la infero.

DIASPORO

I. Mi, Jozefo, hebreo denaska, natura de Jerusalemo, pastro, de la unuaj batali kontraŭ la romianoj, perfortita post mia kapitulacio kaj kaptado observi la tutajn okazaĵojn, celis raporti ĉi tiun historion.
II.- Sategaj de la rabado kaj la malestimo la judoj ribelis, forpelis la romian prokuroron kaj establis sian propran registaron. Jozefo, nomita milita majoro de Galileo, provis akordi la pacon kun la malamiko. Tion malebligis la zelotoj gvidataj de Johano de Giskalo. Sekve Jozefo defendis la fortikaĵon de Jotapata. Kiam la legioj de Vespasiano rompis la rezistadon, Jozefo kaj kvardek el siaj sekvantoj eniris kavernon. Tridek naŭ mortigis unuj al la aliaj. Jozefo postvivis ruze, sin transdonis al Vespasiano kaj profetis lin tion ke li kaj Tito Flavio, sia filo, reĝos super la tutajn terojn kaj marojn.
III.- Tito sieĝis Giskalon kaj Johano rifuĝis en Jerusalemo. La tuta loĝantaro eliris por ricevi lin. Johano asertis ke estas necesa defendi la ĉefurbon. La zelotoj fidis al tio ke la popoloj de Meza Oriento ribelus kun ili por forpeli la subpremantoj. Ĉar Romio estis ebenigita pro la malkonkordo. Galoj kaj germanoj ribelis. Mortinte Nerono, la generaloj interdisputis pri la imperio. Galbao estis murdita en plena Forumo. Oton’ reĝis dum tri monatoj kaj du tagoj kaj memmortigis je la sciiĝo de la malvenko en Bedriako. Liaj trupoj submetiĝis al la ordonoj de Vitelio kiun la legioj de Germanio estis proklamintaj imperiestro.
IV. Vespasiano prokrastis la marŝon al Jerusalemo kun la preteksto ke ne estas oportune batali kontraŭ eksterlandanoj dum en Italujo daŭras la intercivitana milito. Poste la armeo de Oriento leviĝis kontraŭ Vitelio kaj petis de ĝia Generalo alkuri por helpi la patrujon malhonorigita de la perfido. Vespasiano akceptis la ŝarĝon de la imperio kaj iris al Aleksandrio por kuniĝi kun Tiberio Aleksandro, prefekto de Egiptujo. Antonio Primo, prokuroro de Mesio, antaŭeniris pene al Romo. Sabino, la frato, kaj la alia filo de la nova cezaro komencis la internan ribelon. Vitelio, komandanta la germanaj legioj, ilin ĉirkaŭbaris en la Kapitolio kaj al ili donis morton bruligante la templon de Jupitero. La sekvantan tagon Antonio Primo eniris en Romon. Oni trovis al Vitelio kaŝita en sia palaco kaj lin kondukis nuda laŭ la vojo al Forumo. En la Sanktega Vojo troŝargis lin per insultoj kaj fine forĵetis la kadavron al Tibero.
V. Tiam aperis nova konflikto inter la judoj. Simono de Geraso ribelis kontraŭ Johano de Giskalo, liberigis la sklavojn kaj organizis gerilojn en la montaro. Dum lia irado tra Idumea rabadis la urbojn kaj aldonis pli da homoj al sia kaŭzo. Laste li sin prezentis antaŭ la remparoj de Jerusalemo.
VI. Iĝinte liaj trupoj kontraŭ li Johano de Giskalo devis rifuĝi en la Templon. Simono de Geraso estis ricevita en la ĉefurbo. Tiel, antaŭ foriri al Romo, Vespasiano ordonis al Tito Flavio preni Jerusalemon kaj fini la militon de la judoj.

TESALONIKO

[b] Li estas seksdeliktemulo kiu pacience kaj majstrece esperas fariĝi ĉiutaga elemento de la parko antaŭ elekti sian viktimon inter la infanoj kiuj, elirante la lernejon kaj vespere, ludas en la ĉirkaŭaĵoj.
La malhonoregoj faritaj en tiu loko sub lia ŝirmado ŝajne ne gravas por la zorganto. Krome estas eble ke rimarkinte la nerompeblan regulecon kun kiu la homo sidas por legi en la parko, lin demandis kaj ricevis kiel respondo historion similan al la supozita en la interfrazo a;
aŭ bone kolerigitan kontraŭdiron en kiu abundis la konceptoj de la parko kiel publika vojo, libera sekve al la volo de civitano kondiĉe ke li ne damaĝu alian; aŭ eble la fratan malkovron de tio ke leganto kaj zorganto partoprenas la samajn kutimojn – minoritataj, mallume patraj, kaj ankoraŭ pro escepto repudiitaj ene de socio pli kaj pli respektema al la seksaj unikaĵoj kaj inklinoj.
Do, kial li hipokritas? Sendube la sekcio ” La oportuna avizo” estas rimedo por eviti la gardadon kaj la suspekton. Tiel, kiu observos la sieĝo en la benko de la senfrukta parko kun odoro je vinagro, proponos al si la hipotezon a, iel la plej kredebla kaj tiu kiu vin kaj min povas kortuŝi.
La aplombo kun kiu ĉi tiu viro sin tenas je la gvato estas jam en si mem perversa. Denaska aktoro, vivas sian kreitaĵon, estas la laboristo delokigita de la elektroniko kiu hodiaŭ ne trovas laboron, la teknikisto kiun nia epoko kondamnis al la malespero. Pro tio li legas unu post alia ne preterlasante vorton la klasifikitajn anoncojn kiuj nutras ok paĝojn de La Universala, inkluzive tiujn kiuj elvokas lontanaĵojn por li neniam atingeblaj: domegoj en Akapulko, domoj unu blokon grandaj en Las Lomas, apartamentaroj en Insurgentes.
Lontanaĵo ankaŭ, dum momentoj la barilo de fumo kaj polvo salpetra de la lagoj jam mortaj permesas vidi – malfermetante unu el la superaj persienoj – la eskarpojn kaj abutmentojn de la Ahusko. Brilega kelkajn fojojn, malmultajn fojojn, kaj ĝenerale malhela, tiel malgajega ke apenaŭ rigardante ĝin eksplikiĝos :
la pesimismo de tiuj kiuj loĝas en la urbo;
ilian koleron je viva karno post la rompebla ĝentileco;
la juko en la bronka regiono, la certeco ke la montoj malebligos la eliron aŭ la fuĝo;
kaj fine kelkaj teorioj pri la geografia lokalizo de la superstiĉoj kiuj en iuj periodoj de la historio postulis aŭ favoris homajn oferojn.

DIASPORO

VII. Tito eliris el Cezareo kun tri legioj kaj granda numero da helpaj trupoj. Kampis en Gabat Saŭlo je tridek stadioj de Jerusalemo kaj kun sescent soldatoj de kavalerio iris ekzameni la urbon. Li estis esperanta ke, ebenigita de la milito inter Simono kaj Johano, Jerusalemo kapitulacius sen batali.
VIII. Antaŭ la turo de la Virinoj granda numero da judoj eliris el la muregoj kaj sin metis inter Tito kaj la soldatoj. Tito ekatakis la malamikon kaj malfermis al si vojon tuŝite de neniu sago. Poste dividis siajn legiojn en tri tendaroj kaj translokiĝis al Skopo, altaĵo kiu superregas Jerusalemon.
IX. La proksimeco de la sieĝo kaŭzis pakton inter la ribelantoj. Plenaj de furio ekatakis la dekan legion, okupita pri la starigo de siaj fortikaĵoj, kaj povis ĝin dispersi. Sed la helpo de la selekta gvardio kaŭzis ke la atakantoj revenis al la urbo.
X. Por malebligi aliajn elirvojojn Tito lokis sep ĉirkaŭbarojn: antaŭen la infanterio, arkistoj kaj arbalestistoj meze, kavalerio je la fino. Ordonis detrui kotmurojn kaj barojn tiel kiel forhaki la fruktoĝardenojn kreskantajn inter Skopo kaj Jerusalemo. Poste translokigis sian tendaron al la proksimeco de la turo de la Virinoj. La dua legio fortikiĝis antaŭ la turo Ĉevalaj. La deka restis en la monto de la Olivarboj.

(Mi trakukis ĉi tiun parton de la romano Vi mortos fore (1967), de José Emilio Pacheco en 1999. Li naskiĝis en Meksikurbo la 30-an de junio de 1939, li ankaŭ verkas poezion. Lia plej konata verko estas La bataloj en la dezerto.)

Advertisements