La Kristnasko en la montaroj.

Antau jaroj mi komencis traduki tiun chi romanon de Ignacio Manuel Altamirano.

La kristnasko en la montaro.

I. Noktigxo en la montaro.

La suno jam kaŝiĝis; kaj la nebuloj supreniris el la profunda sino de la valoj; ili haltadis dum momento inter la mallumaj arbaroj kaj la nigraj gorĝoj de la kordilero, kiel giganta grego; poste ili avancadis rapide al la pintoj; impone disiĝis el la akraj pintoj de la abioj kaj laste iris envolvi la superban frunton de la rokoj, titanaj gardistoj de la montaro kiuj tie defiis dum miloj da jarcentoj, la tempestojn de la ĉielo kaj la skuojn de la tero.

La lastaj radioj de la okcidenta suno franĝigis ore kaj purpure ĉi tiujn grandegajn turbanojn nebulformitajn, ŝajnigis bruligi la nubojn ariĝintajn en la horizonto, scintiladis malforte en la trankvilaj akvoj de la fora lago, tremadis je la retiriĝo el la ebenaĵoj jam ombrumitaj kaj malaperadis post ol lumigi last-karese la malluman kreston de tiu porfiro-ondo.

La lastaj murmuroj de la tago aŭguradis ĉie la baldaŭan silenton. Fore, en la valoj, en la montodeklivoj, je la bordo de la riveretoj, ripozadis kviete kaj silente la bovaroj; la cervoj iris inter la arboj kvazaŭ ombroj, serĉante siajn kaŝitajn rifuĝejojn; la birdoj jam kantadis siajn vesperhimnojn, kaj ripozadis en siaj branĉolitoj; en la kampoj ekbruligxis la gaja fajro de pino, kaj la glacia vintra vento ekagitiĝis inter la folioj.

II. Kristnasko

La nokto proksimiĝis trankvila kaj bela: estis la 24-an de decembro, tio estas, baldaŭ la nokto de Kristnasko kovrus nian hemisferon per sia sanktega ombro kaj vigligus la kristanajn popolojn per siaj intimaj ĝojoj. Kiu, naskinte kristana, kaj aŭdinte renovigi ĉiujare, en sia infaneco, la poezia legendo de la naskiĝo de Jesuo, ne sentas en tia nokto vigliĝi la plej teneraj memoroj de la unuaj tagoj de la vivo?

Mi, ve al mi!, ekpensante ke mi trovigxis, en ĉi tiu solena tago, meze de la silento de tiuj majestaj arbaroj, eĉ antaŭ la grandioza spektaklo prezentita al miaj okuloj kiu absorbis miajn sensorganojn, ravitaj antaŭ nelonge per la miro kaŭzita de la sublimo de la naturo, ne povis ne ĉesigi mian doloran meditadon, kaj religie enpensiĝante, elvokis ĉiujn dolĉajn kaj tenerajn memorojn de miaj junaj jaroj. Ili vekiĝis gajaj kiel tumulta abelaro kaj transportis min al aliaj tempoj, al aliaj lokoj; jen al la sino de mia humila kaj pia familio; jen al la centro de multhomaj urboj, kie amo, amikeco kaj plezuro en ĝuoplena koncerto ĉiam igis agrabla por mia koro tiun benitan nokton.

Mi memoris mian vilaĝon, mian amatan vilaĝon, kies gajaj loĝantoj festis vete per dancoj, kantoj kaj modestaj bankedoj la Kristnaskan Nokton. Sxajne mi vidis tiujn malriĉajn domojn ornamitaj per siaj Betlehemoj kaj vigligitaj per la familia gxojo: mi memoris la etan preĝejon lumigita, kun la bela Betlehemo kurioze starigita en la ĉefaltaro, videbla de la portalo: al mi ŝajnis aŭdi la harmoniajn sonoril-tintojn resonante en la duondetruita sonorilturo, vokante la parokanojn al la noktomeza meso, kaj eĉ aŭskultadis, kun la koro emocie tremanta, la dolĉan voĉon de mia povra kaj virta patro, urĝante min kaj miajn fratojn pretigi sin rapide por iri akurate al la preĝejo; kaj eĉ sentis la manon de mia bona kaj sankta patrino preni la mian por konduki min al la diservo. Poste ŝajnis al mi alveni, eniri tra la homamaso kiu hastadis al la humila navo, atingi la presbiterejon kaj tie genuiĝi admirante la belecon de la bildoj, la vestiblon kovrita per la prujno, la ridetantan mienon de la paŝtistoj, la imponan lukson de la Tri Reĝoj kaj la grandiozan iluminadon de la altaro. Mi enspiris plezure la freŝan kaj bongustan aromon de la pinobranĉoj, kaj de la fojno enretiĝita en ili, kiu kovris la balustradon de la presbiterejo kaj kaŝis la piedon de la kandelegoj. Poste mi vidis aperi la pastron vestita per sia brodita albo, kun sia brokita kazulo kaj sekvata de la akolitoj, ruĝvestitaj kaj kun blankegaj surplisoj. Kaj poste, je la voĉo de la celebranto, kiu leviĝis sonore el la fervoraj murmuroj de la ĉeestantoj, kiam eksupreniris la unuaj kolonoj de incenso, de tiu incenso prenita el la belegaj arbojĉe miaj denaskaj arbaroj, kaj kiu portis al mi per sia parfumo, ion kvazaŭ la parfumo de mia infaneco, ankoraŭ resonis en miaj oreloj la gajegaj popolaj kanzonoj per kiu la harpistoj, mandolinistoj kaj flutistoj, salutis la naskon de la Savanto. La Gloria in excelsis, tiu kantiko kiun la kristana religio supozas kantita de anĝeloj kaj infanoj, akompanata de gajaj sonorilsonoj, de la bruo de la petardoj kaj de la freŝa voĉo de la ĥorknaboj, ŝajnis transporti min rave al la flanko de mia patrino, kiu ploradis emocie, de miaj fratetoj, kiuj ridadis, kaj de mia patro, kies severa kaj malgaja mieno ŝajnis lumigita per la religia pieco.

III. La gastfestoj

Kaj post momento en kiu mi dediĉis mian animon al la absoluta kulto de miaj infanmemoroj, per malrapida kaj malfacila ŝanĝo mi translokiĝis al Meksikurbo, la deponejo de miaj impresoj de junulo.

Tiu estis varia bildo. Jam ne plu la familio; mi troviĝis inter stranguloj, sed amikoj: la bela junulino pro kiu mian koron enamiĝintan mi sentis bati unuafoje, la afabla kaj bona familio kiu provis per sia amo mildigi la malĉeeston de la mia.

La gastfestoj kun siaj senmalicaj plezuroj kaj kun sia monduma kaj bruega pieco; la Kristnaska noktomanĝo kun siaj tradiciaj pladoj kaj siaj bongustaj frandaĵoj; estis Meksikurbo, fine, kun sia kantema kaj entuziasmigita popolo, kiu tiun nokton svarme multiĝas tra la strato petkantante; kun sia ĉefa placo plena de sukeraĵ-budoj; kun siaj brilegaj arkaroj; kun siaj francaj konfitejoj, kiuj montras en la gase-iluminitaj fenestroj, mondon de ludiloj kaj preciosaj konfitaĵoj; la luksegaj palacoj elverŝante tra la fenestroj torentoj de lumo kaj harmonio. Estis festo kiu ankoraŭ kapturnigis min.

IV. Mi estas kapitano

Sed je la reveno de tiu ĉarma mondo de memoroj al la realo ĉirkaŭanta min, trista sento ekposedis min.

Ve! mi repasis mense tiujn belajn bildojn de la infaneco kaj la juneco; sed tiu lasta iris for de mi rapidpaŝe, kaj la daŭro de sia poezia adiaŭo igis amara mian nunan situacion.

Kie mi troviĝis? Kio mi estis? Kien mi iris? Kaj angorsuspiro respondis al ĉiu demando, lasante la bridojn de mia ĉevalo, kiu daŭrigis malrapide sian vojon.

Do, mi troviĝis perdita meze de tiu oceano de solecaj kaj sovaĝaj montoj; mi estis proskribito, viktimo de la politikaj pasioj, kaj eble postkurante la morton kiun la partianoj dum interna milito tiel facile dekretas al siaj malamikoj.

Je tiu tago mi trairis mallarĝan kaj malebenan vojeton, flankita per grandegaj abismoj kaj kolosaj arbaroj, kies ombro jam baris la malfortan krepuskan lumon. Oni diris al mi, ke mia vojaĝo finos en malgranda vilaĝo de gastemaj kaj malriĉaj montaranoj, kiuj vivis de la terkulturo, kaj ĝuadis relativan bonstaton danke al sia foresto de la tumultaj urboj, kaj al la boneco de siaj patriarkaj kutimoj.

Mi imagis min proksime de la loko tiel dezirita, post tago de laciga irado; la vojeto faciliĝis, kvazaŭ subirante milde al la fundo de unu el la gorĝoj de la montoĉeno, sxajne favoran valon, laŭ la lokoj kiujn mi ekdistingis, la riveretojn kiujn mi trairis, la kabanojn de paŝtistoj kaj bovistoj je la flanko de la vojo, kaj, fine, tiu unika aspekto kiun ĉiu vojaĝanto rimarkas eĉ tra la ombroj de la nokto.

Io anoncis min ke baldaŭ mi troviĝos milde ŝirmita sub la tegmento de iu gastama kabano, varmigante miajn membrojn, frostigitaj de la monta aero, je la amo de protektanta fajro, kaj regalita de tiuj maldelikataj sed simplaj kaj bonaj homoj, al kies virto mi ŝuldis, jam de antaŭe, malforgesindajn servojn.

Mia servisto, malnova soldato, kaj sekve kutimiĝita al la longaj iradoj kaj al la enuo de la solecoj, provis sin distri dum la tago, jen paŝĉasante, jen kantante, kaj ne malmultfoje parolante sola, kvazaŭ elvokante la fantomojn de siaj regimentkamaradoj.

Li antaŭeniris iomete por esplori la terenon kaj, precipe, por lasi min tute libera al miaj malgajaj pensoj.

Subite mi vidis lin reveni galope, kvazaŭ alportante eksterordinaran novaĵon.

– Kio do, González ? – mi demandis lin.

  • Nenio, kapitano, sole tion, ke kiam mi vidis cxevalrajdantajn personojn antaux ni, mi avancis por rekoni ilin kaj informi min, kaj mi trovis ke ili estas la parokestro de la vilagxo al kiu ni iras, kaj lia servisto, venantajn de konfesauxskulto kaj iras al la vilagxo por celebri la Kristnaska Nokto. Kiam mi diris al ili ke mia kapitano venas ariergarde, la parokestro ordonis min veni por oferi al vi logxejon siaflanke, kaj haltis tie por atendi nin.

  • Cxu vi dankis lin?

  • Kompreneble, mia kapitano, kaj ecx mi diris lin ke ni bezonas lian plenan helpon, cxar ni estas tre lacaj kaj dum la tuta tago ni ne trovis ecx tristan farmon por mangxi kaj resti.

Advertisements